>>> YOU ARE VIEWING A 200 LINE SAMPLE OF EBOOK# E05645 <<< TITLE: FUNDAMENTA KRESTOMATIO AUTHOR: L. ZAMENHOF EBOOK: E05645 (O'Briens Book Cellar) LANGUAGE: ESPERANTO TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet contains 28 characters. These are the characters of English, but with "q", "w", "x", and "y" removed, and six diacritical letters added. The diacritical letters are "c", "g", "h", "j" and "s" with circumflexes (or "hats", as Esperantists fondly call them), and "u" with a breve. Zamenhof himself suggested that where the diacritical letters caused difficulty, one could instead use "ch", "gh", "hh", "jh", "sh" and "u". A plain ASCII file is one such place; there are no ASCII codes for Esperanto's special letters. However, there are two problems with Zamenhof's "h-method". There is no difference between "u" and "u" with a breve, and there is no way to determine (without prior knowledge of the word(s) involved, and sometimes a bit of context) whether an "h" following one of those other five letters is really the second half of a diacritical pair, or just an "h" that happened to find itself next to one of them. Consequently other, unambiguous, methods have been used over the years. One is the "x-method", which uses the digraphs "cx", "gx", "hx", "jx", "sx" and "ux" to represent the special letters. There is no ambiguity because the letter "x" is not an Esperanto letter, and each diacritical letter has a unique transliteration. This is the method used in this e-text. IMAGES: There are five images referenced in the text (search for "[Ilustrajxo"). Naturally they cannot be displayed within the ASCII file, but I created these markers for reference. [Ilustrajxo: terglobo.png] L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO DUA ELDONO FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, PARIS. ANGLUJO.--"REVIEW of REVIEWS", LONDON. DANUJO.--ANDR.-FRED. HOEST & SOEN, KJOBENHAVN. GERMANUJO.--MOELLER & BOREL, BELIN. HISPANUJO.--J. ESPASA, BARCELONA. ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO. POLUJO.--M. ARCT, WARSZAWA. SVEDUJO.--ESPERANTOFOERENING, STOCKHOLM Estas mendeblaj : CXE LA LIBREJO HACHETTE KAJ K-o * * * * * TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA : 1905 enhavanta la Adresarojn de Dro ZAMENHOF Unu volumo 432 pagxa. . . . . . . . 2 fr. 50 * * * * * INTERNACIA SCIENCA REVUO En Esperanto REDAKCIO ADMINISTRACIO : P. FRUICTIER HACHETTE & K-o 27, boulevard Arago, 79, boulevard Saint-Germain, PARIS PARIS JARA ABONKOSTO Francujo. . . . . . . 3 fr. 50 | Ceteraj landoj. . . . . 7 fr. UNU NUMERO : 60 centimoj. * * * * * Baldaux aperos : GRANDA VORTARO FRANCA-ESPERANTA Tiu verko, tiel longe atendita, estos grava cxefverko, kiun cxiu Esperantisto devos posedi! Gxia kosto ne superos. . . . . . . . . . . . . . 7 frankojn. Specimenoj kaj cirkuleroj estos baldaux senditaj. Ni rememorigas ke la firmo Hachette kaj K-o estas sole rajtigata eldoni verkojn aprobitajn de la auxtoro de la lingvo, Dro Zamenhof 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. * * * * * ANTAUXPAROLO Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene _egale_; kaj por ke cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_, legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_, kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu, antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo _erara_. Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al _cxiu_, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon. Cxiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aux skribitaj de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. ZAMENHOF, Auxtoro de la lingvo _Esperanto_. Varsovio, en Aprilo 1903. FUNDAMENTA KRESTOMATIO * * * * * I EKZERCOJ * * * * * 1. Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas. --La patro estas sana.--La patro estas tajloro. 2. Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun mi trovis.--Sur la tero kusxas sxtono. 3. Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.-- Kiu kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono. 4. La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas per la busxo kaj flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.-- La patro estas en la cxambro. 5. La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.-- Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. 6. Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la juna frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston! (mi deziras al vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la cxielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli <<< END OF SAMPLE... (THE FULL EBOOK HAS 857079 TOTAL CHARACTERS) >>>